kun Witold mi longe parolis pri io kaj pri la koncerto poezia - l' ĝusta koverto en la granda stako kukolis ĉeokaze mi trovis fotojn de iama Danub-vojaĝo post tridek tri jaroj (Kristaĝo) tempo ne havas antidotojn Jozefon ankaŭ Margareton mi vidis en la komputilo estis unuflanka ligilo mi aĉetos kameraeton por Skype'o kiu al mi plaĉas ĉar libermomente mi klaĉas