Soneto - ardea piedo
maro per ondoj nin frapetas 
oktobra restado sur plaĝo 
estas certe kroma kuraĝo 
mi tiel tion interpretas 

poste Polignano a Mare 
per Chichibio disdonas fiŝojn 
Boccaccio surtretas tapiŝojn 
kaj legas fabelon amare 

Dekamerono pri ardeo 
kies mankis unu piedo  
plafonon tuŝis araneo 

taŭgas tion rememorigi 
ĉe itala manĝa obsedo 
kaj miraklajn gustojn instigi 
Polignano a Mare, la 11an de oktobro 2006