Soneto pri trulloj kun truloj
mi scias kio estas trullo 
kun du lo dometo konusa 
de ŝtonoj itala ne rusa 
en kiu povas esti trulo 

mi serĉis en multaj vortaroj 
kaj mi ĝustan vorton ne trovis 
do mi mem duloligi provis 
malgraŭ lingvistaj kontraŭstaroj 

sed la plej grava estas fakto 
ke ekzistas trullomuzeo 
en ĝi odoras trulla stakto 

ĉiujn sorĉigas vidindaĵo 
plena de trullkonusa kreo 
per la unuloa trulaĵo

Locorotondo, la 12an de oktobro 2006