Soneto pri la sama paro
geedzeco longe ne daŭris 
ĉar li volas esti libera 
sen iu ago konglomera 
lian psikon sekto restaŭris 

ŝi daŭre vivas kun espero 
ke li ŝin amas kaj revenos 
sed ĉu li ion entreprenos? 
estas tre komplika afero 

gepatroj de li telefonas 
kaj min demandas pri detaloj 
sed mi vere nenion konas 

li ĉesis kontakton kun ili 
pro fikciaj piedestaloj 
ŝi ploras kaj volas trankvili 

Ostuni, la 16an de oktobro 2006