Soneto - Antonio Ruggiero
artisto volas mondon ŝanĝi 
kiu delonge jam ŝanĝita 
tamen tiu malfruiĝita 
projekto taŭgas ĝin aranĝi 

Antonio Ruggiero pendigis 
bildojn en la olivĝardeno 
aspektas bone en tereno 
tiel pejzaĝon kolorigis 

informis per diskanta voĉo 
ke li ne pentras por profito 
per peniko ne per pioĉo 

en tiu lia mondo certe 
li staras meze kaj vizito 
tute ne efektis oferte
Ostuni, la 17an de oktobro 2006