Soneto kun sankta Oronzo
filozofo kaj episkopo 
ĉie staras tiu persono 
ne surtere sed sur kolono 
martiro ankaŭ mizantropo 

certe li ankaŭ ŝatis manĝi 
ĉar kuiristoj apuliaj 
iomete melankoliaj 
povas paradizon aranĝi 

eĉ baroko estas alia 
el bela blanka Lecce-ŝtono  
etoso estas idilia 

tiam aperas bongusteco 
se de Apulio patrono 
benas popolon per blankeco
Ostuni, la 18an de oktobro 2006