Soneto pri la maserio
"masseria" estas itale 
kaj venas simila problemo 
al "trullo" - mi skribas laŭ skemo 
maserio - malideale 

en aliaj landoj ne estas 
tiu miksaĵo de hotelo 
nobelbieno kaj kastelo 
kie gastoj laŭvole festas 

fasado - preskaŭ koloseo 
kun amfiteatro basenoj 
salonoj kiel en muzeo 

preĝoj en propra kapeleto 
estas eblaj ankaŭ kunvenoj 
en olivĝardena kvieto  
Ostuni, la 19an de oktobro 2006