Soneto pri teda legado
mi legas "Ringo el papero" 
la libron verŝajne kvarfoje 
kaj mi prenas enhavojn ĝoje 
laŭ eldonista maniero 

nova eldono - novaj ŝanĝoj 
mi ankaŭ volus ion ŝanĝi 
en tiu libro sed nun manĝi 
mi volas laŭ italaj manĝoj 

tiuj rimaĵoj estas celaj 
por forlasi interpunkcion 
kapabloj devas esti ŝvelaj 

aŭtoro posedis sentemon 
faris pripensan atrakcion 
sed erarigis skribsistemon  
Bastiono de Silento, la 23an de oktobro 2006