Soneto pri popolverkisto
Zygmunt Haupt - popola verkisto 
kun nervo de intelektulo 
sed kun plumo de liceulo 
lingve okazas folkloristo 

en vido estas tre detala 
kiel krea granda artisto 
sed kiel opoziciisto 
estas tro mola kaj formala 

li troviĝas ĉiam ekstere 
de enhavaj okazintaĵoj 
kiuj eĉ lin koncernas vere 

ligas diversajn skribajn specojn  
tiuj folkloraj raportaĵoj 
disŝirante podoliecojn 
Zuriko, la 24an de oktobro 2006