post vivsinuoj mi elektis verkadon pro malkosta stablo malgraŭ stomake brua fablo mi tiun fakon ne neglektis krajono gumo kaj skribilo ne sufiĉas por ion krei ĉar verkisto povas perei se regas pensa malutilo feliĉon li povas nur uzi por l' unua libroeldono poste devas moviĝi kono mi volis tre ofte rifuzi skribon ĉar certe ŝuflikistoj gajnas multe pli ol verkistoj