Soneto pri la kariero
elementlernejon ne finis 
sed al mezlernejo lin sendis 
bedaŭrinde tie li plendis 
al altlernejo lin destinis 

poste skribis disertaciojn 
l' unuan l' duan l' trian l' kvaran 
kaj tiun bonstaton elstaran 
li ŝatis ankaŭ emocion 

ne finiĝis la kariero 
li baldaŭ estis profesoro 
iu demandis pri papero 

respondo sonis "kaj por kio?" 
daŭre agadis kun fervoro 
ĝis venis eterna nenio 
Bastiono de Silento, la 1an de novembro 2006