Soneto pri vana batalo
ni ĉiam pri io batalas 
sed ĉu taŭgas tiu batalo 
dum oriĝas aŭtuna valo 
aŭ folio kiu ĵus falas 

eniri en sia interno 
interesiĝi pri propraĵoj 
kaj pri belegaj vidindaĵoj 
ne de konsterno al konsterno 

kelkaj eltiras supren kolon 
kiel pavo aŭ iu "duce" 
plenigante juvelskatolon 

ne estas de la mondo fuĝo 
sed ĝia desegnado tuĉe 
kaj propra spirita prijuĝo 
Zuriko, la 13an de novembro 2006