Soneto militpolitika
sur l' tuta mondo senescepte 
estas politikaj prizonoj 
kaj soldatoj kiel friponoj 
turmentas homojn justakcepte 

ju pli granda estas armeo 
des pli danĝeraj soldataĉoj 
fabeloj pri heroaj vaĉoj 
atestas pri absurda kreo 

soldatoj de milita stato 
Santo Domingo kaj Irako 
estas ĉiam la sama fato 

Amnestio Internacia 
agas sen milita atako 
sen linio demarkacia 
Zuriko, la 10an de decembro 2006