Soneto pri pola kutimo
estas bela pola kutimo 
kristnaske dividi oblaton 
ĉiu ĉiujn kiel frat' fraton 
kortuŝe celebra esprimo 

senco de advento perdiĝis 
episkopo post episkopo 
kuras por oblatprofitopo 
ĉielaj sferoj malgraviĝis 

"sendu por ni en teran valon 
Savanton..." adventa kanzono 
precizigas tiun detalon 

komence de Sankta Vespero 
oblato kuŝis ĉe ikono 
aŭguris sanon kun prospero 
Bastiono de Silento, la 12an de decembro 2006