Soneto pri malsanaj statoj
en Zuriko "silvestra kuro" 
okazis en Barbara-tago 
ĝuste pro malsana imago 
Barbara-kuro en futuro 

ideo estis tre preciza 
"statt saufen - laŭfen"  ne drinkaĉi 
sed kuri kaj por ĉiuj plaĉi 
anstataŭ ebrieco griza 

simile kun Sankta Vespero 
oni ĝin antaŭe aranĝas 
por almozuloj kun kolero 

sed ĝuste en tiu momento 
ili bonguste feste manĝas 
kun l' plej bona kristnaska sento 
Zuriko, la 16an de decembro 2006