Soneto kun interfeliĉoj
naŭ jarojn aŭ ĉu preskaŭ dek kvar?
mia tempo apud Barbara 
same bela kiel amara 
pro multaj malsanoj en koŝmar' 

ĝuste pro skribado mi scias 
kio okazis kio mortis 
kio ekvivis kio portis 
triston kaj kio funkcias 

tute ne ekzistas feliĉo 
sed nur al ĝi strebado vana 
kiel surogato de kiĉo 

tamen konstanta ama sento 
faras ke ĉiu gesto mana 
estas interfeliĉmomento 
Zuriko, la 23an de decembro 2006