la verkon neniu heredos dek du jaroj horizontale same monatoj vertikale kvadrato kiu multrimedos dulingve - parto en la pola kiun Patrino min instruis parto esperante mi bruis por la mondo ĝis nun senvola verko enhavas okmil sepcent okdek kvar sonetojn laŭ datoj ĉiutage (dek-du-kvocient') cent kvardek kvar librojn entute similajn al anuitatoj kaj estas sola absolute