Soneto timiga sen timo
meznokte ĉe nia najbaro 
iu tamburegas piane 
ĉu pagane aŭ ĉu kristane 
ne gravas sed estas koŝmaro 

ridegoj fajfoj eĉ hurlado 
je multnivelaj disonancoj 
kaj laŭte esprimitaj dancoj 
sume nekredebla bruado 

Barbara dormas - mi envias 
kaj kontraŭas min mem rimorse 
enfalante en liton dorse 

ne por timi sed por timigi 
mi emas min ĵus endormigi 
ĉu kun sukceso? - mi ne scias
Zuriko, la 29an de decembro 2006