Soneto je Barbara-tago
mia Barbara tagnomiĝas 
do mi kun koncernaj deziroj 
kuras kaj supozas kun miroj 
ke ŝi kun mi eltenligiĝas 

Barbara iris al lernejo 
kaj mi dronas en rememoroj 
kun iamaj barbaraj moroj 
kaj pri laboro en minejo 

mi telefonas al amiko 
kiu iam teatron gvidis 
ĝuste pri minista fortiko 

mi ankaŭ portis uniformon 
kaj en "gvarko"-knajpoj mi sidis 
eĉ ofte trapasante normon 
Zuriko, la 4an de decembro 2006