Soneto pri perversnocioj
ĉefministro serĉas postenon 
por bankrotisto politika 
li estas partie amika 
senutileco faras ĝenon 

nomumi staton en Irako 
kiel paciga stabilizo 
estas kretenoj-mobilizo 
al jam malvenkinta atako 

por efekto kaj laŭ bezono 
oni povas krei nociojn 
tiam koto fariĝas krono 

oni planas aktojn de poloj 
transdoni aliajn naciojn 
por trovi blubirdojn laŭ roloj 
Zuriko, la 5an de decembro 2006