Soneto kun malfacilaĵoj
mi havas multe da demandoj 
kio estas kie ekestas 
penso? ĉu poste restas 
aŭ malaperas laŭ komandoj? 

ĉu estas dependa de korpo? 
se jes - kio estas animo 
kiu sente iras al timo 
sed alie ol ruĝa sorpo 

ĉu post nia ekzisto spuroj 
fariĝas diafane feblaj 
aŭ komenciĝas aventuroj 

tre multaj devenas de Semo 
de Adamo kaj Eva eblaj 
ni ĉiuj - ĉu estas dilemo?
Zuriko, la 10an de februaro 2006