Soneto pri terura lakso
estas mia unua lakso 
de junaj jaroj - mi vojaĝis 
kaj trajno min plene damaĝis 
hodiaŭ venis malrilakso 

mi lasas tiun periodon 
kaj trairas al tromanĝado 
reĝa perpieda irado 
mi kultivas reĝan metodon 

teojn nigran kaj mentan trinkas 
mi ŝanĝe sed tio ne helpas 
nur per vomumo min konvinkas 

entute mi ne povas dormi 
do mi skribante iom jelpas 
por vin pri averto informi
Hurgada, la 18an de februaro 2006