Soneto pri hotelĉambristo
Wael Mahmoud estas ĉambristo 
kaj purigas ĉion impone 
speciale ankaŭ tre bone 
li estas ordspecialisto  

li furias kiam rusino 
volas pagi por iu servo 
ne ligita kun lia vervo 
kiun li perdas kun edzino 

ne plaĉas al li nuntempeco 
kun malbono kaj perfideco 
eĉ se li agas per ruzeco 

unue filino naskiĝis 
poste li nasktage riĉiĝis 
fine ni donackvietiĝis
Hurgada, la 19an de februaro 2006