Soneto pri duobla vido
rigardas mi bluan ĉielon 
kaj mi vidas sanktulon pluan
jes Johanon Paŭlon la Duan 
ankaŭ poezian anĝelon 

Jan Twardowski - same sanktulo 
prizorgas ĉielan libraron 
alie literaturaron 
sen iu ajn tera makulo 

mi iom al ili similas 
ĉar mi ankaŭ skribas poemojn 
trovante heretikajn temojn 

per kiuj mi same humilas 
tamen forigante dilemojn 
mi uzas tre ofte blasfemojn
Hurgada, la 25an de februaro 2006