Soneto pri unu vizito
prezidento al prezidento 
venas aŭ servisto al mastro 
plebo aprobas kiel pastro 
agadon de ulo kun sento 

milita ago en Irako 
estos certe kontinuita 
ankaŭ "polish jokes" kongruita 
en kiu polo estas vrako 

ĉu mi en tiu koto restu? 
estas honto kaj malprestiĝo 
pli bone mi kun svisoj festu 

ĉe fino ankoraŭ averto 
lasu moslemojn en paciĝo 
jen malminaciga oferto
Zuriko, la 9an de februaro 2006