Soneto negative laŭda
eĉ sur kvin paĝoj de gazeto 
biografio kun portretoj 
negative - tamen laŭdetoj 
inter frazoj vera Hamleto 

enhavoj diras pri grandeco 
sen aprobo tamen konkrete 
presfarbo aspektas plorete 
malobjektive sed multspece 

plimulto ploras kaj aliaj 
volis por ke lin turmentigu 
kaj petas pri favoroj diaj 

post morto li restas venkinto 
tiun konstaton ne troigu 
ĉar prizono ne estas plinto
Zuriko, la 14an de marto 2006