per trajno poste aŭtobuso al Bastiono de Silento mi venis kun sopira sento eble kun birdgripa viruso unue flamoj en kameno ĉar estas sub nulo kaj poste vinkotizano kontraŭfroste tre riske kun tiu veneno verŝajne per tiu tizano oni mortigis Slobodanon nun li estas jam ĉielano ho! mi jam ne spiras normale rigardante spegulekranon mi aspektas grize kaj pale