Soneto pri perdo feliĉa
printempo do mi sur foiro 
rosmarenon kaj timianon 
salvion ankaŭ majoranon 
aĉetas kun surpriza miro 

poste venas horo de sporto 
kaj senemocia plantado 
baldaŭ venas emociado 
mia dokumentsako... porto 

mi certe lasis ĝin en tramo 
telefono "ĝuste redonis..." 
honesteco! - fino de dramo 

poezitaga aventuro 
retpaĝo? - mi ŝanĝon proponis 
tiel plenumiĝis aŭguro
Zuriko, la 21an de marto 2006