Soneto kun argumentserĉo
feliĉulo iom  bezonas 
sufiĉas se iu brakumos 
aŭ ion pezuman konsumos 
laŭ principo nur sin mem konas 

li ŝatas skemajn konvenciojn 
por alĝustigi al si ĉion 
servas por si mem - nenion 
donante tamen sensaciojn 

parolas multe kaj rapide 
"arto kaj nacio" kun faldo 
neas ke estis malsolide 

li volas ĉiam referenci 
al io aŭ al iu saldo 
por sian statbildon potenci
Zuriko, la 23an de marto 2006