Soneto pri stabiliguloj
en Irako stabilizado 
kaj en Pollando eĉ simile 
la samaj klopodoj laŭstile 
en daŭra demokratizado 

irakanoj posedas vervojn 
kaj mortigas sin reciproke 
poloj naiviĝas provoke 
nacio disŝirigas nervojn 

sed estas stabilizaturo 
la sistemo super sistemoj 
pli forta ol nomenklaturo 

fiksantoj de l' povo popola 
dronis en similaj problemoj 
jen la respubliko ĥoĥola
Zuriko, la 3an de marto 2006