Soneto pri gazetaj ismoj
en "Heroldo de Esperanto" 
tristaj feministinoj revas 
pri plezuro kiu nun krevas 
pro ideologia kvanto 

kiom da ismoj diversspecaj 
troviĝas en unu gazeto? 
pli ol signoj en alfabeto 
kaj ĉiuj aspektas deprecaj 

lingvoarto aparatĉika 
eco de ideologio 
ŝajnas kritike malkritika 

en tiu ĉi pruda sistemo 
troviĝas volupta magio 
aganta kiel anatemo 
Zuriko, la 30an de marto 2006