Soneto kun filmo pri papo
prezidento kaj ĉefministro 
marŝaloj - sejma kaj senata 
ĉe filmpremiero benata 
estas graveco kaj ne distro 

unue vi hipokritulo 
prenu soldatojn de Irako 
kaj poste iru eĉ en frako 
al filmo pri Paca Sanktulo 

ĉar Johano Paŭlo la Dua 
akceptis neniun militon 
pacagado estis influa 

sed ne al Bush kaj serviluloj 
ili ne montradas heziton 
pri mortigo de senŝulduloj
Zuriko, la 4an de marto 2006