Soneto ĉirkaŭ de Filipko
kiam mi skribas pri Filipko 
tiam tuj aperas hieno 
kaj hurlas pri militordeno 
mi devas tuj pensi pri drinko 

do mi tostas je via sano 
Filipko por via bonstato 
por ke vi ne estu soldato 
en iu milit-uragano 

tiun Virtuti Militari 
nunaj povantoj de Pollando 
ne rajtas disdoni sed ŝpari 

prenu soldatojn de Irako 
danĝere agresiva bando 
sciu pri kontraŭ vi atako 


Zuriko, la 12an de aprilo 2006