Soneto kun kanzonskualoj
Pola Muzeo Rapersvilo 
la dektrian de majo mi kantos 
kaj malnovaj muregoj hantos 
per poemoj de Largaktilo 

ĉi tiujn kanzonojn mi faris 
sub veloj sur diversaj lagoj 
riveroj kaj maroj dum tagoj 
kaj noktoj se mi ventojn flaris 

ne temis nur pri aventuro 
sed pri historiaj skualoj 
dum navigado tra kulturo 

Festenoj de Velantaj Bardoj 
estis gisto por festivaloj 
kiuj nun daŭras dum boardoj 
Bastiono de Silento, la 13an de aprilo 2006