Soneto por Granda Vendredo
ĉiujare Grandaj Vendredoj 
venas kun la samaj refleksoj 
ĉu turmentoj estas koneksoj 
kun nepraj por vivo rimedoj 

multaj homoj timas pro kruco 
volas ŝanĝi tiun simbolon 
sed demandu pri tio polon 
statistikon ne ŝanĝas ŝpruco 

rilatoj por naskoj kaj mortoj 
ne ŝanĝiĝis kaj ne ŝanĝiĝos 
ili ne dependas de sortoj 

homo naskiĝas poste mortas 
kaj neniu resurektiĝos 
morto ĉiujn ĉielen portas 

Zuriko, la 14an de aprilo 2006