Soneto laŭ gusto de dada
Jean Arp nomata ankaŭ Hanco 
Sophie Taueber - ekspozicio 
Muzeo Correr - pozicio 
fama - rigardo kun distanco 

nur kelkaj spuretoj de dada 
kaj resto estas tre konvena 
al normaleco apartena 
por nunaj artistoj degrada 

"Il Gazzettino" - artikolo 
pri paskaj veneciaj kazoj 
batalis polo kontraŭ polo 

ĉu ili estis dadaistoj? 
pri tio ne mencias frazoj 
eble estis esperantistoj? 
Venecio, la 18an de aprilo 2006