Soneto pri malŝanĝa moro
Venecio peka kaj pia 
pri l' urbo monde la plej bela 
ekestis verkaro tiela 
ke vana estas skribo mia 

sed tamen de jaroj mi riskas 
aldonante proprajn rimarkojn 
ŝatante ĝardenojn kaj parkojn 
mi per sento fruktojn dehiskas 

San Giacomo dell'Orio vivas 
per la propra moro de l' placo 
loĝantaro laŭ vento drivas 

grupoj klaĉas en siaj lokoj 
laŭ bezono grandiĝas spaco 
nun kiel en oldaj epokoj 
Venecio, la 20an de aprilo 2006