Soneto pri venontaj kazoj
Ĉernobilo ankoraŭ estos 
sed certe kun alia nomo 
revenos holokaŭstfantomo 
homaro deformita restos 

mi scias ke mi baldaŭ aŭdos 
"vi babilas tute sensence" 
sed mi reagos konsekvence 
eĉ se neniu min aplaŭdos 

ŝuldas demokratio kulta 
ĉar en tiu febla sistemo 
pravas politikisto stulta 

amaso elektas similajn 
al sia maleduka skemo 
kredas sloganojn malutilajn 
Zuriko, la 26an de aprilo 2006