Soneto sen konsiliano
Joseph Deiss forlasas postenon 
de konsilianto - evento 
en Svisio grava - kun sento 
li perdis voĉon kaj omenon 

en la rekta demokratio 
oni tuj daton de baloto 
fiksis - ne estas bojkoto 
sed disputo kun sugestio 

estas nur sep konsiliantoj 
en svisia konsilantaro 
aŭ ministroj-kontribuantoj 

al povo sed vere sen povo 
ĉar fakte regas komunaro 
elekto estas grava provo 
Zuriko, la 28an de aprilo 2006