Soneto pri postmilitpasko
post milito l' unuan paskon 
ni trapasis en Silezio 
Malsupra kun paciluzio 
ĉar ĉiu havis gravan taskon 

akiri ion ajn por manĝi 
ruzuloj nur estis bonŝancaj 
kaj aliaj kun varoj rancaj 
provis normalecon aranĝi 

mi serĉis ovojn en ĝardeno 
sed vane malgraŭ mia sperto 
Erhard Ingrid Astrid kun heno 

ridis pro mia malspriteco 
tuj post pasko venis oferto 
por deviga translokiĝeco 
Zuriko, la 5an de aprilo 2006