"Kristo resurektis" - saluto "vere resurektis" - respondo konfesoj sur la tuta mondo kaj poste peka absoluto sur Mazovio oni aŭdas eksplodojn de hejmaj petardoj sed estas neniuj bombardoj popolo la moron aplaŭdas en Silezio novaj homoj kiuj venis de Podolio festas kun germanaj fantomoj en Katedralo Sanktjohana ĉe l' mia hejm' en Varsovio trapasas tumulto kristana