oni sendis al mi revuon en kiu estas mia vervo sed je foto ŝiriĝas nervo tamen ĉio provokas ĝuon harojn disblovigas ventego vizaĝo parte indulgema parte cinika kaj fulgema certe pro iu aferego lipharo precize tranĉita vestaĵeto de Varsovio fulardo neglekte ĉifita "La fenomeno..." kaj la nomo ĉu sukceso ĉu ironio? ambaŭ - fantomo kun renomo