Soneto kun tro da konatoj
mi finas nun trokonatecojn 
restas nur iom da amaro 
kiel venecia maskaro 
tristeco portas kolerecojn 

bedaŭre mi fuĝis de maro 
liberan tempon ne havante 
mi nur blasfemas arogante 
ĉar mi vivas apud arbaro 

anstataŭ rigardi verdaĵojn 
mi sidas antaŭ komputilo 
kaj skribas etajn poemaĵojn 

tre ofte alvenas reflekso 
ke skribi estas malutilo 
penson mi metas al anekso 
Zuriko, la 10an de majo 2006