Soneto pri la infaneco
Norbert Paprotny "Infaneco" 
en bulteno "Zabrze" kortuŝa 
la iama tempo forpuŝa 
germaneco poste poleco 

infanaj jaroj eĉ mallongaj 
havis multajn koŝmar-etapojn 
alkoholon militsatrapojn 
je situacioj diftongaj 

ekzisto fariĝis terura 
tiam venis spekulacioj 
por malkona tempo futura 

sed iam akirita sperto 
eĉ se kun grandaj emocioj 
hodiaŭ restas viv-oferto 
Zuriko, la 20an de majo 2006