mi revenas al la afero post interparolo pri psiko "ha! ĉu vi estas katoliko?" "kial vi dubas pri libero?" "ĉar mi legis en viaj versoj ke vi ja estas heretiko vi opinias kun kompliko" "mi ĝojas pri tiuj dispersoj" post konsidero mi aldonis "mi jam ne plu interesiĝas pri ĉio ĉar mi eĉ vertiĝas tamen mi prenas respondecon kaj mian ne vian hontecon eĉ se mi neniam friponis"