poloj salutis Sanktan Patron sur la tuta vojo tre kore la vojaĝo aspektis glore stratoj sentis homan kalfatron papo germano en Pollando estas eksterordinaraĵo kaj ankaŭ socia raraĵo ne nur por pruda propagando la germana televizio rekte l' fakton komentariis kiel grava en historio malaperis la diferencoj kaj neniu sur strato kriis pri la german-rusaj parencoj