Soneto pri kriantaj trunkoj
en la trisemajna gazeto 
herooj de "polaj eventoj" 
dronas en fontoj kaj torentoj 
de fetormalpura flueto 

en militstata periodo 
kontraŭulojn oni ne vidis 
ĉar ili en loĝejoj sidis 
zorgante pri memakomodo 

ĉiuj menciitaj personoj 
tiam pro timego silentis 
nun ili zorgas pri admonoj 

kiu kontraŭagis reĝimon? 
tiuj kiuj karceron sentis 
por ili mi havas estimon 
Bastiono de Silento, la 28an de majo 2006