Soneto de Auschwitz-Birkenau
kun Benedikto la Deksesa 
ni travivis lian viziton 
li posedas viglan eliton 
aranĝo okazis karesa 

al okuloj alvenis ploroj 
dum blanke vestita germano 
kun de silento akompano 
iris tra iamaj doloroj 

germano en tiu ĉi loko 
estas ankaŭ provo de amo 
per la kompreniĝa alvoko 

mia propra komentario 
esprimas ke tiama dramo 
estas honto de historio 
Zuriko, la 29an de majo 2006