Soneto malĉiutageca
Doris Leuthard oni elektis 
en regantan konsilantaron 
(kantono havas registaron) 
ne ĉiuj tamen ŝin protektis 

mondmajstraj ludoj de futbalo 
poloj malvenkis laŭ la planoj 
bone ludis kontraŭ germanoj 
oni ne ploru pro fatalo 

en unu kaj en dua kazo 
bezonata estas humilo 
ĉar ĉiu strebas al ekstazo 

post la mallonga periodo 
oni diskutos pri la stilo 
konsilante pri la metodo 
 
Zuriko, la 14an de junio 2006