Soneto apud kvar altaroj
nun Benedikto la Deksesa 
gvidas diakorpprocesion 
fone oni aŭdas pasion 
celebro estas interesa 

en televido oni montris 
detruon post maĉemocioj 
tiuj fatalaj tradicioj 
jam delonge futbale monstris 

ĉu ili eble piediras 
en hodiaŭa procesio? 
povas esti mi eĉ ne miras 

eŭropa parlamento donis 
voĉe kontraŭ ŝtatagresio 
tiu decido min imponis 

Zuriko, la 15an de junio 2006